====== Lipoj ====== ^Teksto\\ Muziko|Aleksej Pletnjov\\ kaj [[Mihxail Povorin]]| ^E-teksto|[[Mihxail Povorin]]| ===== Teksto ===== Prokrastitas necesaj aferoj. Mi veturas denove al vi per metro', Cxar dum vintraj tristvesperoj Mi sen vi frostas tro. //Refreno:// >Lipoj, lipoj, viaj lipoj, >Kiel fresxaj rugxaj riboj, >Ili petas-elokventas >Pri kares' kaj flam'. >Mi pri tio rememoras, >Kaj la koro ekmajxoras, >Cxar denove min atendas >Viaj lipoj jam. Tuta urbo sub cxapo negxera. Ni duopas encxambre malantaux kurten' Por senvorta kaj tenera Lipparol' sen miskompren'. //Refreno// El la strat' frosto cxiujn forpelas. Gxi koleras, kaj botoj respondas per knar'. Sed glacio tuj degelas Pro la vid' de nia par'. //Refreno// {{tag>kanto litero_l popola rusa barda}}