====== Lipruĝo teruras min ====== ^Teksto|[[KONISI Gaku]]((auxtora permeso por publikigo ricevita))| ^Muziko|[[KONISI Gaku]]| ^Kantas|[[KAWAMOTO Hiromi]]| El la kasedo [[antaux_du_jaroj|Antaŭ du jaroj]] ===== Teksto ===== Kiam ankoraŭ estis mi infano, iam murmuris franjo dum la bano: "Lipruĝon do finfine uzi provos mi, ĉar tiel ĉarman knabon kapti povos mi." > LIPRUĜO TERURAS MIN! Tuj najbare loĝis amikino, ludis ni intime laŭ kutimo. Lipruĝon metis ŝi en la infana fest', ignoris min subite kun majesta gest'. > LIPRUĜO TERURAS MIN! Estis mi en universitato, ĉarmis la knabinoj je korbato. Lipruĝon ili tuj aplikis sen diskut', rapide ŝrumpis la poentoj en la stud'. > LIPRUĜO TERURAS MIN! Iris mi al dolĉa rendevuo en arbaro for de urba bruo. Lipruĝo tamen min repuŝis al hezit', sen kiso mi foriris spite de l'invit'. > LIPRUĜO TERURAS MIN! Kaj en ĉambro kaj en necesejo, en vagono kaj en kongresejo, lipruĝon la virinoj ŝmiras kun fervor', kaj flatas viron per koloro kaj dekor'. > LIPRUĜO TERURAS MIN! Kio ajn okazas en la mondo, ĉio palas trans la horizonto, Lipruĝo ŝajnas ĉefa zorgo por virin', ja kvazaŭ tio estus por ŝi la destin'. > LIPRUĜO TERURAS MIN! > LIPRUĜO TERURAS MIN! ===== Eksteraj ligoj ===== * http://kafejo.com/muziko/sonoj/LiprughoTerurasMin.mp3 {{tag>kanto litero_l esperanto}}