====== Liza Pentras Bildojn ====== ^Kantas| [[Persone]] | ^Teksto| Martin kaj Bertilo| ^Muziko| Martin | ===== Teksto ===== {{ youtube>4rzLDRnEUNQ}} Longe for de mia mond' Mi portigxis per etera ond' Al loko stranga tre Fore de l' amika rond' Plene je demandoj sen respond' Kaj motorpane' Marso aux Aldebaran' Stelo sen samidean' Vere mankis ies akompan' Liza cxiam volis pentri bildojn Kaj ankaux mi, sed ne kun sama gxu' Kaj mia farbskatol' Perdigxis kun la vol' Sed Liza pentras bildojn dauxre plu Mi promenas dum vesper' En la posx' bileto kaj moner' Por subteni min Estas sur la tuta ter' Unu nur kun gxusta karakter' Por kompreni min Cxu kritiko aux admon' Cxu ideo aux propon' Vi kontaktu min per telefon' Liza cxiam volis pentri bildojn Kaj ankaux mi, sed ne kun sama gxu' Kaj mia farbskatol' Perdigxis kun la vol' Sed Liza pentras bildojn dauxre plu Eble mi jam sciis de komence Eble malgraux cxio pravis mi... Liza cxiam volis pentri bildojn Kaj ankaux mi, sed ne kun sama gxu' Kaj mia farbskatol' Perdigxis kun la vol' Sed Liza pentras bildojn dauxre plu Versxajne Liza pentras bildojn dauxre plu ===== Eksteraj ligoj ===== [[http://www.bertilow.com/persone/mp3/liza_pentras_bildojn.mp3 | MP3-dosiero]] - malpli bona sonkvalito, monofonie [[http://www.musicexpress.com.br/Artistas/Persone/Sed%20Estas%20Ne/Liza%20Pentras%20Bildojn.mp3 | MP3-dosiero]] - pli bona sonkvalito [[http://www.ipernity.com/doc/vinilkosmo/1565833/| Liza pentas bildojn : Vinilkosmo ipernity]] [[http://www.last.fm/music/Persone/_/Liza+pentras+bildojn| Liza pentas bildojn : LastFM]] {{tag>litero_l kanto filmo Esperanta}}