====== Loĝadas multaj birdetoj ====== ^Esperanta teksto|[[Jan Van SCHOOR]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Daar wonen Vogetkens vele| ^Originala teksto|[[Pol de MONT]]| ===== Teksto ===== Logxadas multaj birdetoj en nesto de mia kor', birdetoj de mia gxojo, birdetoj de mia dolor'! Kantetas dum tutaj tagoj kun gxojokaj varm-simpati'! Sed cxiam nur ili prikantas, amatinet' bela, pri vi! Vi estas dum la tago la ridetanta sun', vi estas dum la nokto la hel-lumanta lun'! Vi estas la kara amanta, la mondo kaj cxio por mi! Kaj tial birdetoj kantetas, amatinet' bela, por vi! {{tag>kanto litero_l flandra}}