====== Lolek ====== ^Teksto|[[A. SZEWCZYK]]| ^Muziko|tradicia| ^E-teksto|[[Marek BLAHUŠ]]| ^Kantas|[[Magda ANIOŁ]]| Kanto pri la papo Johano Paŭlo la 2-a, origine kantata de Magda Anioł en la pola lingvo. Esperantan tradukon en 2007 kreis kaj la 1-an de majo 2011 okaze de lia beatigo publikigis Marek Blahuš. ===== Teksto ===== {{ youtube>UfGdj7B4ptU|Originala pola versio kun filmeto}} Vadovico, jaro 20, Emi naskas filon / A / D E / En stud', teatr' kaj pastreco faras li utilon Jen la gaja, jen malgaja, gimnazi-eduko Post ekzamen' kun kolegoj manĝis kremokukojn //Refreno:// >Ano Jesua: Johano Paŭlo la dua! /D/E/A/DE/ >Ano Jesua: Johano Paŭlo la dua! /AD/E/AD/E/ Sian tutan vivon donis Lolek al Sinjoro Kiu baldaŭ gvidis lin ĝis Vatikana foro La deksesan de oktobro, en la jar' sep-oko Aŭdas mond': HABEMUS PAPAM - vere, kia ŝoko! >//Refreno// La dektrian maje tuta mondo spiri paŭzas Ali al Johano Paŭlo pafan vundon kaŭzas Planis male tiam tamen nia Dipatrino TOTUS TUUS kaj jen ĉio klaras en la fino >//Refreno// Dumil-kvine en aprilo Dio mem deziras Mondo preĝas, Johan' Paŭlo en ĉielon iras Pontifik' li tamen restas, iras mesaĝ' onde, Papo plue pilgrimadas, nur aliamonde >//Refreno// Eklezio vivas plue, de Di' patronata Dum jarcentoj Petro-trono estas transdonata Kaj HABEMUS PAPAM tuj reentuziasmigas Verkon Johan-Paŭlan Benedetto nun daŭrigas >Same impresa: Benedikto la deksesa! >Same impresa: Benedikto la deksesa! ===== Eksteraj ligiloj ===== * {{youtube>link:adJwnpRfkyY|Originala pola versio kun teksto}} * [[http://www.magdaniol.com/lolek.html|Originala pola teksto]] {{tag>kanto litero_l}}