====== Londonaj stratoj ====== ===== Teksto ===== Rimarku la oldulon en fermita bazaro Dispelantan rubon per uzita sxuacx', Sen fiero en okul', mano tenas cxe femur' Hierauxan jxurnalon kun pasinta novajx'. //Refreno:// >Cxu vi rajtas diri ke vi solas, Aux ke por vi ne brilas sun'? Mi prenu vian manon por vin gvidi tra Londonaj stratoj, Vi vidos ion, kiu vin pensigos nun. Rimarku oldulinon, promenantan laux la strato, Kun haroj malpuraj kaj cxifita vestar'. Sen tempo por babili, sxi dauxras piediri, Portante la hejmon en du sakoj el paper'. //Refreno// En kafejo tutenokta je la dekunua horo Tie sidas nur tiu sama oldul', Spektante la mondon super taso-rando; Cxiu taso dauxras horon kaj li revagas en sol'. //Refreno// Rimarku la oldulon ekster la misiejo; Palas la memoro kun la medal-ruband'. En nia vintra urbo malkompatas ecx la pluvo Heroon forgesitan el indiferenta mond'. //Refreno// {{tag>kanto litero_l angla}}