====== Longe For ====== // Kantas [[Persone]], muziko & teksto: Martin // ====== Teksto ====== La suno jxetas lumon al la urba strat' Finfine la printempo venis Mi vidas cxion nun en tute nova stat' kaj gxojas nun cxar mi eltenis La sento kreskas ke mi estas viva hom' cxar eblas vivi pli facile La tuta mondo estas mia propra dom' La koro batas maltrankvile por vi, sed vi estas longe for Al vi sopiras mia kor' La verda parko estas nun la renkontej' same mirinde cxiujare Dum tia tag' mi pensas ke mi sxatus plej nur trinki vinon apudmare Mi vere sxatas la printempon tie cxi sed dum la tagoj mi laboras Kaj kvankam mi amas la amikojn cxirkaux mi okazas foje ke mi ploras por vi, cxar vi estas longe for Al vi sopiras mia kor' Tro longe jam atendis mi sed tamen mi atendos pli La suno jxetas lumon al la urba strat' kaj lante la somero venas sed kvankam cxio estas nun en nova stat' vi sciu ke mi apartenas al vi, sed vi estas longe for Al vi sopiras mia kor' {{tag>litero_l kanto}}