====== Lorelej ====== ^Teksto|[[wpeo>H. HEINE]] (1822)| ^Muziko|Fr. SILCHER| ^E-teksto|[[wpeo>Leopold ELB]]| ^E-teksto 2|[[wpeo>L. L. ZAMENHOF]]| ^E-teksto 3|J. H. VINK| ^E-teksto 4|G. O. KARLSSON| ^Origina titolo|Ich weiss nicht, was soll es bedeuten| ^MIDI|{{:muziko:lorelej.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:lorelej.png}} Ne scias mi, kial mi estas malgaja en la kor'; antikva fabelo restas por cxiam en memor'. Vespero jam ekmalheligxas, fluadas Rejn' en trankvil', la supro de l' monto lumigxas en vespersuna bril'. Belega knabino jen tronas kun ora juvelar'. La belan vizagxon kronas mirinde ora harar'. Sxi uzas la oran kombilon kaj dume kantas sxi, sed havas strangan stilon sorcxigan la melodi'. Kaj sopiron egan eksentas sxipisto dum vetur'; rifaron li ne priatentas, cxar alten rigardas li nur. Mi kredas, ke dronos do fine sxipistro kun boat', kaj tion kauxzis feine la Loreleja kantad’. ===== Teksto 2 ===== Ne scias mi, kial subite Malgxoj’ en la koro naksigxis, El tempo jam enterigita Legendo al mi revivigxis. Jam malvarmetigxas l’aero, La Rejno mallauxte babilas, Per oro de l’sun en vespero La supro de l’monto rebrilas. Plej belan knabinon mi vidas: En ora ornamo brilante, Sur supro de l’monto sxi sidas, La harojn mistere kombante. La oran kombilon sxi movas Kaj kantas tra l’pura aero, Kaj forto miridna sin trovas En tiu cxi kant’ de l’vespero. Sxipet’ iras sur la rivero, Sxipisto ektremis de l’kanto, Kaj blinda por cxiu dangxero Rigardas li al la kantado. Ha, baldaux sxipisto la bela Perdigxis sub l’akvoturnado; Gxin Lorelej faris kruela, Per sia mirinda kantado. ===== Teksto 3 ===== **La Lorelejo** Ne scias mi kial subite, Malgaja igxis mi, Legendo malnova min logas, Per sorcxa melodi'! La cxielo jam iom grizigxas, Kviete fluas la Rejn', La supro de l' monto brilegas. Cxar suno trafas gxin. Belega virino sidadas Jen supre sur montar.' La ora kostumo briladas, Flirtadas ora harar'! Sxi kombas la oran hararon, Per sia ora kombil', Kaj dume sxi kantas kantadon: Gxi vere sxajnas sorcxil'! Sxipiston en la sxipeto Sovagxe tusxas gxi, Li tute ne gardas la rokojn, Nur supren vidas li. Mi kredas sxipisto kaj sxipo Pereas en la ondar' Kaj tion la Lorelej' faris Per sia sorcxa kantar'. ===== Teksto 4 ===== **Lorelej** Mi estas nun melankolia. La kauxzo? Ne konas mi gxin. Aperas legend' fantazia, kun forto okupas gxi min. Aero malvarma blovetas, fluadas la Rejn' en trankvil' Montsupro impone fajretas en rugxa, vespera sunbril'. Sur monto plej bela knabino aperas en cxarma kolor'. Simile al juna regxino sxi sidas, kronita de or'. Sxi sidas, la harojn kombante, kaj kantas samtempe kun fort'. La kanto eksonas sorcxante. Gxi baldaux kondukas al mort'. Sxipisto en eta boato auxskultas al sorcxa virin'. Ho ve, malfelicxa ravato! Li vidas nenion, nur sxin. Englutas ondar' levigxante boaton kun vir' en la fin'. Ho, Lorelej, bele kantante kruele mortigis vi lin! {{tag>kanto litero_L germana notoj midi}}