====== Ludoviko ====== ^E-teksto|[[Georgo Handzlik]]| ^Kantas|[[Georgo Handzlik]]| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:ludoviko-handzlik.png?500}} //Refreno:// >//Mi volas danki vin, sinjoro Ludoviko,// >//Mi volas danki vin per cxi tiu kant' .// >//Mi volas danki vin maljuna kuracisto,// >//Mi volas danki vin, Doktoro Esperant' .// Pro "verda koro" de Julio, "Strecxita Kord" de Koloman' . Pro la kongres' en Varsovio, Pro renkontigxo kun japan' . Pro la amikoj el Francio, El Germanio kaj Kanad' El Itali' kaj Hungario, Pro belulin' el Leningrad' . Pro juna negro - komencanto, Kortusxa franca melodi' , Cxar cxio dank' al Esperanto, Cxar cxio Majstro dank' al vi. -ls- {{tag>kanto notoj litero_l Esperanta movada}}