====== Ludoviko - ne ploru vi pri ni! ====== ^E-teksto|[[wpeo>Renato Corsetti]]| ^Kantas|[[Gianfranco Molle]]| Laux la usona kanto //"Ho, Suzanna"// Famigxis pere de la kasedo //"La Vojo"//, aperinta en 1978 cxe la eldonejo Edistudio, Italio. ===== Teksto ===== //Refreno:// >//Ludoviko, ne ploru vi pri ni,// >//progresadas Esperanto// >//malgraŭ la forir' de vi.// Jen mi venis al kongreso, sur la jako verda stel'. Estis granda la impreso ĉar kotizo estis ŝtel'. Mi ĉeestis la inaŭguron kun malferma parolad'. Tra la nobla senta puro svarmis granda oscedad'. >Ludoviko, ne ploru vi pri ni, >progresadas Esperanto >malgraŭ la forir' de vi. Jen alvenis mi hazarde al kunsid' de komitat'. Decidadis ili arde ĉu la voston havas kat'. Tie estis veterano - tridek jaroj de agad' - nur bezonis li vortaron por ke klaru parolad'. >Ludoviko, ne ploru vi pri ni, >progresadas Esperanto >malgraŭ la forir' de vi. La virinoj en la feloj tuj komprenis ĉion jam, ili fajfas pri la celoj - en kongreso gravas am'. Vicurbestro retorikis pri mirinda fak' de ni, sed kongreson li trapikis ĉar la anglan uzis li. >Ludoviko, ne ploru vi pri ni, >progresadas Esperanto >malgraŭ la forir' de vi. Paroladis la urbestro, paroladis prezidant', sed de amuzo estis estro nur virino-priserĉant'. Mi komprenis en finfino ke nur unu estas voj', kaj decidis mi per ino iri vojon de la ĝoj'. >Ludoviko, ne ploru vi pri ni, >progresadas Esperanto >malgraŭ la forir' de vi. ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.iamvenoslibero.it/Kanzonoj/ludoviko.htm - Iam venos libero... * http://www.edistudio.it/ - la eldonejo Edistudio {{tag>kanto litero_l Esperanta movada}}