====== Lüneburga erikejo ====== ^Teksto|H. Löns| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Oskar Breddermann]]| ===== Teksto ===== Lüneburgan erikejon En mirege bela land' Mi trapasxis cxiuloken, Multon montris voja rand'. //Rekantajxo:// >Valeri, valera kaj juhhejrasa, Ho karul', karulin', Cxar vi scias, scias ja. Fratoj lasu glasojn tinti; Cxar la muskatela vin' Acidigxus de maluzo, Tial ni eltrinku gxin. //Rekantajxo// Rugxajn cervojn ni ekcxasu Gaje en arbaro, dum Niaj hundoj lauxte bojas, Kaj pafilo krakas “bum". //Rekantajxo// Vi beleta, vi cxarmega, Kvazaux lakt' kaj sango, flor', Ni anime kunligigxu; . Kaj nin amu kor' al kor'. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_l }}