====== Lulkanto de la vilaĝo Takeda ====== ^E-teksto|[[Kikunobu Matuba]]| ^Origina titolo|Takeda no komoriuta| ===== Teksto ===== Malfacila temp’ min trafos post la Ulamban': min per negxo ventoj pafos, krius pli l’ infan’. //Rekantajxo:// >Gxi ne cxesas min altiri El trans vilagxlim’! Min gxojigos plu nenio, se en Ulamban’, cxar mi estas sen obio; ve, sen ecx jxiban'! >//Rekantaĵo// Gxen’ por mi, ho vartistino beba la kri-ag’! Malgrasigxas mi sen fino, ho ve, tag’ post tag'. >//Rekantaĵo// Kiel volus mi tuj iri al gepatra hejm’! Gxi ne cxesas min altiri el trans vilagxlim'! {{tag>kanto litero_l japana lulkanto popola}}