====== Luktokanto ====== ^Muziko|[[Otto W. De NOBEL]]| ^Esperanta teksto|[[B. RIJPSTRA]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Allerwegen in de landen / Zwelt de stroom der strijders aan| ^Originala teksto|[[A. S. De LEVITA]]| ===== Teksto ===== Cxiulande plinombrigxas La luktantoj de l’ Labor', Malcedemaj kolektigxas Sub la rugxa flag' de l’ glor'. Unu volo, unu sento, Jen la nevenkebla lum', Kiu savos la laboron El katenoj de l’ nigrum', //Rekantajxo:// >Milionoj da proletoj! Kronos baldaux la batal' Nian puran armilaron De la sankta ideal'. Jen! la bravaj sentimuloj Kontrauxstaras al dangxer', La herooj, forbatante La barilojn sur la ter'. Ne cedigas ilin ruzoj, Nek malsato, nek la cxel'. Ili marsxas bonespere Kunligitaj al la cel'. //Rekantajxo// Pri la kelkaj, kiuj falas En luktado, pro teror', Ni konservas la estimon Kaj honoron en la kor'! Pro la sorto de l’ martiroj Luktos ni kun memofer'. Iam ni pro ili vengxos, Laborante en liber'. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_l flandra laborista}}