====== Lulilkanto ====== ^Teksto|F. C. Hiemer| ^Muziko|C. M. v. Weber| ^E-teksto|[[wpeo>Wally Cuno]]| ^Origina titolo|Schlaf, Herzenssöhnchen| ===== Teksto ===== Dormu, fileto, plej cxarma karul', Dorme fermigxu nun via okul'. Cxio silentas, do dormu, infan;, Musxojn forpelas patrina la man’. Venas malsupren angxeloj de Di', Vin cxirkauxflugas, ridetas al vi. Ili estonte, infan' kredu min, Nur en doloro konsolos ja vin. Nun vi dormadas en dolcxa trankvil', Ne estos tiel estonte, ho fil’. Kiam cxe zorgoj plenigxis la kor’, Ofte la dormo de vi restos for. Dormu, fileto, cxar via patrin' Gardos dum nokto zorgante ja vin. Sxi por vi zorgas en cxiu ajn hor’, Amo patrina ne dormas, trezor'. {{tag>kanto litero_l germana}}