====== Lulkanto ====== //Teksto kaj muziko de M. Sxcxerbakov// ===== Teksto ===== Dormas Kubo kaj Atenoj, Kaj auxtuna ciklamen'. Dormas en la mar' delfenoj En la ocean' - balen'. Kaj batita hund' sen digno Jam kusxigxis cxe arbust', Kaj gxin trovas songxe zodiakaj signoj Iom dolcxaj laux la gust'. Ta-ra-ram-pa, lud' finigxis, Estingigxis koridor'. Tago svenas, nokto venas, Cxio pasas, pasos for. Kurta voj' - kaj voj' al foro, Skurgx-sonoro, brand-odoro Kaj mallonga nokta dorm'. Poste knar' de l' pinoj hulaj, Gxemoj de la kantoj lulaj, Transa bord', iama dom'... Kaj nebulo varma, onda Pendas sur lanterna rand'. Kaj kantisto vagabonda Kantas pri transmara land'. Pri sxtelistoj plej fortunaj, Pri teejo en Azi', Pri haven-sxargxistoj junaj Kaj iome - ecx pri mi. Kaj ke iu sercxas pene La felicxon sen sukces', Kaj ke cxio postalvene Iam dronos en forges'. Pasis jar' - sed cxio samas, Pasis nokt' - pasxant' plu lamas Laux la voj' kun softa tret'. Cxesis l' kant', la hund' forestas, Nure zodiako restas Kaj pluvera fajna ret'... Nokto svenas, tago venas, Cxio venas, cxio svenas... {{tag>litero_l kanto}}