====== Lulkanto ====== ^Muziko|Aleksander Argov| ^Esperanta teksto|[[Amir NAOR]]| ^Esperanta plenumo|[[Israela Becker]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|שיר ערש| ^Originala teksto|[[wpeo>Natan Alterman]]| {{youtube>Vxx_yX16WDs?medium}} ===== Teksto ===== Silentis hal' kaj urb' subite Silentis jam la homamas' Klarneto sonas intermite Violonvoĉ' kaj kontrabas' Karesas ĉion tre kviete Silentu, flustras bas' Ni kuris nur post bagatel' Sed nun la kapon klinis jene Kun kron' sur ĝi aŭ kun sitel' Ne gravas – ĝi ekdormos fine Kaj haj-li-lu, kaj haj-lu-li Kaj haj-lu-ni, haj al ni kune Dormu suno dormu mar' Dormu pomo kaj arbar' Dormu klaŭno dormu vin' Dormu reĝo kaj reĝin' "Ĉu tamen pli da kafein'?" Ne, ne, fin'. Koler' kaj ĝenoj kaj admono Pasioj, revoj, pek' kaj pun' Ŝvebadis kiel la balono "Transpasu tuj – mi dormas nun" Demandi estas ne bezono Ne estas oportun' Varias kantoj laŭ la mod' Sed la lulkanto vivas ene Kaŝante sin de nia mond' Ĝi restas kun ni por eterne Aŭ dum mallonga period' Bonvolu lasi nin senĝene Dormu urbo dormu sun' Dormu reĝo venas lun' Durmu klaŭno kaj kostum' Dormu historivolum' "Malŝaltu lumon, jes, sen lum'" Si – len - tu. {{tag>kanto litero_"L" El_la_hebrea_lingvo Traduko}}