====== Lulkanto Obrezkov ====== //O.Obuhxov, [[Andrej OBREZKOV]]// ===== Teksto ===== Nokta stela mili', Fascinita de vi Sendas kun la krescent' Bonan nokton al vi. Vin forgesu dumtaga la bru', Nokt' sin turnis al nigrcxieltru'. Mildmurmuron de l' lag' Jam adiauxis tag', Nur laktvoja serpent' Tintas kvazaux lilak'. Vi ridetas dum dorm', amatin', Stel' Polusa dum nokt' gardu vin. Malproksima torpor' De la luno el or'. Nure ros' de siring' - Cxe soif' bona trink'. Via kapo sur mia genu'; Gxis maten' mi ne lasos vin plu. Nokta stela mili', fascinita de vi, Sendas kun la krescent' Bonan nokton al vi. {{tag>litero_l kanto}}