====== Lulkanto Por Tiuj Kiuj Ne Scipovas Flugi ====== //Teksto kaj muziko de K. Vihxljajev// ===== Teksto ===== Necesis nure suprenigxi - vere simpla afer', Kaj kapon suben jxeti sin al mar' en plena liber', Kaj estas vi ne homo jam, sed Mevo Jonathan Livingstone. Hieroglifojn de la sort' desegnas mi por plezur', Sed vi felicx-biletojn plu macxadas dum trajn-vetur'; Mi el astral' primokojn faras - Platon' amikas, sed la ver' pli karas! Ja nur dum dorm' flugas vi en cxiel-gxarden', Do tuj ekdormu, kara, gxis la maten'! Ho, ekdormu, amatin' Grizella! Ho, ekdormu, amatin' Grizella! Kaj ni kun Platono en step' cxe Hxersono Plenigos la kalikojn kaj ekkantos, eble, l' kanton por vi... Kaj se vi vivas sen pasio, sen bezon' kaj zorgar', Sur la brancx' de magnolio verdas dum tuta jar', Do estas vi ne homo jam, sed cxielulo, eble ecx Herodot'. Vi lante vagas tra la stratoj, sopirante pri zen', Sed nure rozajn okulvitrojn vi acxetas en splen'... Kaj mi plu primokojn faras - Platon' amikas, sed la ver' pli karas! Ho, ekdormu, amatin' Grizella! Ho, ekdormu, amatin' Grizella! Kaj ni kun Platono en step' cxe Hxersono Plenigos la kalikojn kaj kantegos, ho jes! Ho, ekdormu, amatin' Grizella! Dorm-dorm-dorm-dorm, ekdormu, amatin' Grizella... {{tag>litero_l kanto}}