====== Lume luna nokto ====== ^E-teksto|[[Lusi RIMON]]| Ukraina popola kanto "Нiченька мiсячна". ===== Teksto ===== Nokto stelplena, de luno lumita, Videblas ecx splito sur ter'. Venu fisxet', per laboro premita, Vi por moment' al ekster'. Sidos ni kune kaj dum cxirkauxpreno Mi sentos min regx-superul'. Vidu vi, cxarma, laux boska tereno Jen sternas argxenton nebul'. Plenas cxielo de steloj sennombraj – La dia belec' en hxaos'! Perle rebrilas fajreroj en ombroj: Ludetas sub poploj la ros'. Mia tenera, ne timu malvarman Rosguton sub nuda pied': Pasxi laux herboj ne devоs vi, cxarma – Mi portos vin gxis la hxatet'. Estas tepida l’ aero nun malgraux Malfrua printempa vesper', Mi vin alpremos al kor' mia flagra, Varmigos per ama senper'. Kara ne timu, ke nun oni auxdu Cxi ardan parolon dum vag'. Ecx maliculoj ne venos mallauxdi – La songx' ilin kovris per svag'. Tagoj dumzorge flugantaj, senbridaj, Versxantaj laboron sen cxes'... Cxu por ni povraj, de l' sorto rabitaj, Ne licas minut' por kares'? {{tag>kanto litero_l popola ukraina}}