====== Lundanco ====== ^Muziko|[[wpeo>Van Morrison]]| ^Esperanta teksto|[[Amir NAOR]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Moondance| ^Originala plenumo|[[wpeo>Van Morrison]]| ^Originala teksto|[[wpeo>Van Morrison]]| {{youtube>6lFxGBB4UGU?medium}} ===== Teksto ===== Kia mirinda vesper' por lundanco En viaj okuloj brilas la stel' Tre mojosa nokt' por ludi romancon Sub la kovro de oktobra ĉiel' Ĉiuj folioj falas de la branĉoj Kun la vento ili brakumas nin Kaj mi provas aŭskulti la voĉojn De la korkordoj de via anim' //Refreno:// >Vi scias ke sorĉas la nokt' per flustra zum' >Vi scias ke ruĝiĝas vi sub la lunlum' >Ĉu mi lundancu unu plian fojon kun vi? >Ĉu mi nur amindumu iom pli kun vi? Do mi ŝatus vin ami ĉi nokte Sen atendi plu ĝis la maten' La tempo nun estas ĝustatempe Vi kuros rekte al mia mem Atendas mia kor' vian alvenon Vi neniam estos sola pli Miaj revoj realiĝos, bonvenon, Tiam vi apartenu al mi Kaj kiam mi vin tuŝas, vi ektremas ene Ne povante kaŝi kiom vi min volas, ĉu ne? Ĉu mi lundancu unu plian fojon kun vi? Ĉu mi nur amindumu iom pli kun vi? Kia mirinda vesper' por lundanco En viaj okuloj brilas la stel' Tre mojosa nokt' por ludi romancon Sub la kovro de oktobra ĉiel' Ĉiuj folioj falas de la branĉoj Kun la vento ili brakumas nin Kaj mi provas aŭskulti la voĉojn De la korkordoj de via anim' >//Refreno// Unu plia lundanc' kun vi Sub la lunlum' Dum sorĉa nokt' La, la, la, la Sub la lunlum' Dum sorĉa nokt' Ĉu mi lundancu unu plian fojon kun vi? ===== Eksteraj ligoj ===== * https://verkoj.com/verkistoj/amir-naor/tradukitaj-kantoj/lundanco/ - La traduko kun la originala angla teksto {{tag>kanto litero_"L" angla Traduko}}