====== Luno ====== ^Muziko|germana popolkanto| ^E-teksto|[[wpeo>I. Ziermans]]| ^MIDI|{{:muziko:luno.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:luno.png}} Bona lun’, vi kiu movas tra vesperaj nuboj vin. Vi trankvile eble povas helpi kaj konsoli min. Mi dezirus, estro hela, gaje iri kiel vi, sed, ho, sorto plej kruela, devas resti tie cxi. Bona lun’, al vi mi diras, kial plendas mia kor’, kaj al kiu cxiam iras miaj pensoj kun dolor’! Bona lun’, cxar vi silentas nur al vi mi diras gxin, kio ade min trumentas, igas plori min sen fin’! Jen en tiu verda valo inter densa foliar’, flanke de la akvofalo staras domo en arbar’. Iru tien brilo via en domet’ vi vidos sxin, tie logxas koro mia, mia kara amatin’. {{tag>kanto litero_l kanto germana popola notoj midi}}