====== Macko (La Ursido) ====== ^Teksto|[[Eduard Vladimír TVAROŽEK]]| ^Muziko|[[Marta BENEŠOVÁ]]| ''(Noto: la vorto'' macko ''en la slovaka lingvo estas infana vorto por urseto aŭ ursido.)'' Vidu ankaŭ: [[Iris Macko al Malacko]] (al Malacko) ===== Teksto ===== Iris macko frumatene en arbaron, Trovis li en trua arbo abelaron. Ekflarinte la odoron de mielo Li pro ĝojo nazon levis al ĉielo. Hurlis kaj la arbon frapis, faris bruon, Kaj enmetis sian nazon en la truon. La abeloj, incititaj per la bruo, Kolerege tuj ekflugis el la truo. Kaj atakis nian mackon venkobate Zumegante kaj pikante senkompate. Li ricevis multajn pikojn en la felon, Kaj forkuris, forgesinte la mielon. Nun li hejme en angulo veas, ploras, Ĉar la tuta korpo ege lin doloras. La instruo pri l'afero jenon diras: Tiel spertos ĉiu kiu ŝteli iras. ===== Tonsilabe ===== (3* SoLa doLa SoLa doLa SoLa Mi Re h ReMi SoMi ReMi SoMi ReMi TI LA h SoLa doLa SoLa doLa SoLa Mi Re h '1-2 ReMi SoMi ReMi SoMi ReMi Re Do h dodo TaTa LaLa SiSi Lado So Fa h rere dodo TiTi LaLa Tire La So h '3 ReMi SoMi ReMi SoMi remi re do h) {{tag>kanto litero_m kanto originala}}