====== Macky Messer ====== ^Muziko|[[wpeo>Kurt WEIL]]| ^Teksto|[[wpeo>Bertold BRECHT]]| ^E-teksto|Pavo| ^MIDI|{{:muziko:macky_messer.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:macky_messer.png}} Montras sxarko la dentaron, vastvidebla estas gxi. Kaj Macheath havas trancxilon sed nenion montras li. Jen dimancxo cxe la strando kusxas mortigita hom', kaj foriras iu ombro Macky Messer lia nom'. Kaj Schmul Meier oni sercxas. la ricxulo estas for. Lian monon havas Macky sen makulo je l' honor'. Jenny Towler, per trancxilo mortigita kusxas sxi. Preteriras Macky Messer kaj nenion scias li. Sep infanoj kaj la avo cxe Soho en la bulajx'. En l'amaso Macky Messer ne sciante pri la ajx'. La vidvino ne plenagxa bonkonata estas sxi. Perfortita sxi vekigxis, Macky, kia prez' de vi. {{tag>kanto litero_m kanto germana notoj midi}}