====== Magali ====== ^Muziko|franca (Provenco) popolkanto| ^Teksto|Frederiko MISTRAL| ^E-teksto|[[wpeo>Lucien Jacques Thevenin]]| ^Originala titolo|O Magali| ^MIDI|{{:muziko:magali.mid}}| Tiun kanton verkis Frederiko Mistral en la provenca lingvo, laŭ melodio aŭdita dum la juneco. Ĝi estas en la verko __Mireio__. En la unua strofo parolas junulo. Ekde la dua, kaj en ĉiu strofo, komence parolas Magali, la junulino. La dua parto de la strofo estas respondo de la junulo. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:magali.png}} Ho, Magali, amata mia cxe la fenestro venu tuj, vin cxarmu sono melodia de violono kaj tambur’. Orsteloj brilas sur cxiel’, ne blovas vento, sed la stelaro kasxos sin vidante vin. Mi ne atentos serenadon pli ol la venton en brancxar' kaj por farigxi rokangilo mi iros al la blua mar'. Ho, Magali, se estos vi nagxanta fisxo, do la fisxisto igxos mi kaj kaptos vin. Se tiel kapti vi pretendas min per la jxeto de fisxhok', birdo rapida mi farigxos kaj tra kamparo flugos for. Ho, Magali, se estos vi fluganta birdo, do la cxasisto igxos mi kaj pelos vin. Por birdoj se vi volas strecxi retojn, kaptilojn kun perfid', floro humila mi farigxos, kasxos min en herbeja lit'. Ho, Magali, se estos vi flor' de herbejo, do la rivero igxos mi, inundos vin. Se estas vi la klara fluo, igxos mi do malpeza nub' kaj kun rapido mi forkuros al Amerik' sen ia dub'. Ho, Magali, se rajdos vi en la nubaro, la mara vento estos mi kaj portos vin. Se sur la mar' vi min atingos mi aliloken iros for. De sun' fandanta la glacion igxos mi do radi' el or', Ho, Magali, se estos vi brulanta flamo, dika nebulo estos mi, vualos vin. {{tag>kanto litero_m kanto franca popola notoj midi}}