====== Majkanto ====== ^Muziko 1|Stephen Foster (1856)| ^Muziko 2|Paul Hellmuth| ^Originala titolo|[[https://da.wikisource.org/wiki/Se,_det_summer_af_sol|Se, det summer af Sol over Engen]]| ^Dana Teksto|Holger Drachmann (1897)| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Christian Petersen Heilskov|Chr. Heilskov]] (1954)| Muziko 1: Melodio de: [[wp>Gentle Annie (song)|Gentle Annie]] ===== Teksto ===== Sur herbejo vibradas sunbrilo, sercxas sukon de l’ floro abel', la provizon por nest' per flugilo portas simpla paser' kaj kardel'. Tag' al vivfanfar' instigas, sed vespere silentas la hxor'; sian kanton printempo sonigas, kaj la bruston sxveligas la kor'! Riveretoj argxente sonoras, brilas ore la hela vesper'; jam la digo de floroj odoras, greno ondas sur vivgaja ter'. Tiuj ondoj, ho, levigxas kun l’ anim' al la sennuba bord'! Cxiu land' en la mondo beligxas, sed plej cxarma printemp' en la nord'! {{tag>kanto litero_m dana}}