====== Maja kanto ====== ^Muziko|[[Otto W. De NOBEL]]| ^Esperanta teksto|[[B. RIJPSTRA]]| ^Tipo|traduko| ^Originala teksto|[[P. H. V. D. WAL]]| ===== Teksto ===== Nun tago de lukto, nun tag' de felicx', Al veko de l' mondo nun nia dedicx', Alvok' por dungitoj, la sklavaj! Laboran vestajxon, ilaron nun for, Tra urboj, vilagxoj tondradas sonor': Batalu por rajtoj plej gravaj! Nun tagon: Liber'! El nigra mizer'. Kaj gxoje ni krias, malgraux larmoj kaj plagoj: La lukta triumf' iras kun niaj flagoj! Sin montras nun klare, al mond', nia glor', Aperu do, lukta arme' de l' labor' Kaj veku la stultan dubulon! Vi estu ekzemplo, vi estu model', Hontigu mokinton en sagxa duel', Ne havu ecx etan skrupulon! Ni tiras sen tim', Malgraux cxia regxim', Hodiaux la homojn el nigra doloro, Kaj ilin arigas sub flag' de l' laboro! Ni festas kun gxojo, ni festas kun gaj', La vivolevigxon, l' unuan de maj'; Nur lukte ni inde gxin festas; Influon jam perdis mensog', apati', Dum entuziasma ribelo de ni, Kaj cxie luktpretaj ni restas! Ni, unu en kor', Cxe l' fest' de l' labor'. Rigardas tra nuboj de larm' kaj doloro: La rugxan standardon en bril' de la gloro! {{tag>kanto litero_m flandra laborista}}