====== Maja marŝo ====== ===== Teksto ===== Per verdo kaj floroj printempaj vestita De l’ maj' tag' unua alvenis; En cxiuj terpartoj subite la vocxon Popoloceano ekprenis: //Rekantajxo:// >Hodiaux laboros neniu — Ni homan indecon akiru, Kaj tiun cxi tagon por festo elektu Kaj pezajn katenojn dissxiru. Kaj la laboristo hodiaux nur gxuas La vidon de l’suno radia, Do tagon dedicxas al gxojo, amuzoj, Cxar festo ja proletaria. //Rekantajxo// Hej, fratoj! Hodiaux serenu la fruntoj! Neniu el ni suferegu! Kaj gxoje forflugu al ni la momentoj! Neniu hodiaux nin regu! //Rekantajxo// Silentas la radoj, ne mugxas masxinoj — Sur verdo ripozu ni gasta, La cxarma naturo animon fortigu, Cxar venas batalo jam lasta. //Rekantajxo// La mondo malnova elstrecxas jam fortojn Kaj siajn fortigas altarojn, Al nova auxroro, potenca, terura Perforte starigas gxi barojn. //Rekantajxo// Sur nia standardo rugxigxas signalo: Fratec', egaleco, libero! Unua de majo por ni cxiam estu La tag' de l’ popola afero! //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_m dana laborista}}