====== Maja mateno ====== ^Esperanta teksto|[[Adriaan KLOEK]]| ^Tipo|traduko| ^Originala plenumo|Meiregen| ^Originala teksto|[[Cath. VAN RENNES]]| ===== Teksto ===== Hejsa, floretoj! dormu kun lim'! El la burgxonoj, venu sen tim'. Brilas sunlumo vin sur kapet'. /: Floroj vekigxu en luma mondet'! :/ Hejsa, birdetoj! sxongxon nun for! Alte en brancxoj sonu la hor'. Majo veninta dissemis sur grund' /: milojn da floroj en ricxa abund'! :/ Hejsa, knabeto! levu kun gxoj'! Suno jam estas longe sur voj'. Birdoj kaj floroj en laca atend' bonan matenon deziras sen plend'. {{tag>kanto litero_m nederlanda}}