====== Maja nokto ====== ^Teksto|G. Deŝkin| ^Muziko|A. Gvozdirev| ===== Teksto ===== Argxenta luno brilas Dormanta super val'. Kaj en gxardeno trilas Mallauxte najtingal'. Trankvilo kaj silento. Mi sidas en gxarden. Al mi alblovas vento Odoron de jasmen'. Ho, bela nokto maja. Ho, flora bonodor'. En mia kor' malgaja Sopiro iras for'. Kaj sidas mi ravita Per cxarmo de printemp'. Al kor' elturmentita Alvenis bela tent'. Min jam plenigas fortoj, Kaj vivi volas mi. Mi povas venki l'sorton, Batali kontraux gxi. Argxenta luno brilas Dormanta super val'. Kaj en gxardeno trilas Mallauxte najtingal'. {{tag>kanto litero_m barda esperanto}}