====== Majstro ====== //Kantas [[Kajto]], teksto kaj muziko de Nanne KALMA// ===== Teksto ===== Sur vesthokaro pendas nun senviva pup' Fikse rigardate de la gvidanto de la trup' La majstro hezitas: "Cxu mi restu post kulis' Aux cxu mi cedu al amaso kiu krias bis bis bis?" Li memoras la vortojn de sia propra instruist' "La momenton de retirigxo devus scii la ludist' Rekonu la heziton, la tremon de la man' Decidu gxustatempe cedi lokon al junkompan' Li pripensas la puparon kun varmo kaj simpati' Sed duboj kaj demandoj sin trudas al li "Kiu el la duo, kuplate per faden' Vivigas la alian: la ludist' aux la arleken'? {{tag>litero_m kanto}}