====== Majstroj de l'diskej' ====== ^Muziko|[[Regeo]]| ^Esperanta teksto|[[Jonny M.]] kaj [[Eterne Rima]]| ^Tipo|nova teksto| ^Muziko|[[Garag ritmo de "Falkonection"]]| ^Kantistoj|[[Jonny M.]] kaj [[Eterne Rima]]| ===== Teksto ===== {{ youtube>wfsVigtwdwA|Muzikvideo}} //Refreno:// >Kiam la nokto venas, festemaj homoj >renkontiĝas kaj dancas kiel >majstroj de l'diskej'! Ej ej ej >Kiam la nokto venas, festemaj homoj >renkontiĝas, ni estas la >majstroj de l'diskej'! La longa vespero komenciĝis nun, la tutan tagon ni estis kun bonaj amikoj en la stratoj, en la mano ni havis la flagon! Nun ni kunportas botelon da bier' kaj emas pri esperantista fier' pasigi la nokton kun eksterlanduloj. Ni forviŝas antaŭjuĝajn murojn! Festem', dancem', kun Jonny M. Jen nova tem', sed aldonu: "drinkem"! Kaj Eterne Rima ĉi tie helpas fervore. Majstroj de diskej' ja festenas ĉiuhore! do re-, re-, re-, fek! re-, re-, releviĝu nun! Movu pugon kun amikino ĝis sunlum'! Dum ni bruos dancu sub espostel' ni regas en la kel', ho kia pelmel'! Kara, pri kio temas, iru ek! Dancu ek! Liberigu koron, ni havas ankoraŭ horojn eble dek. Kaj nek, nek la plor', nek la lament', nek la ŝanĝoj en Zamenhof- akuzativa fundament'! Povos nin haltigi, do mi diris: "liberigi vi jam devas", jes devas kaj do mi nun relevas mian manon kaj anoncas: "perfekta sistem' Danco kaj muzik', kun Jonny M! Dancu ino... Movu postaĵon! Dancu ino... Montru karnon! Dancu ino... Vivu senĝene! Dancu ino... Kisu min sovaĝe! ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.jonny-m.org/ - Ligilo al lia retpaĝo