====== Malantaŭ La Kurtenoj ====== ^Teksto|[[Nanne KALMA]]| ^Muziko|[[Nanne KALMA]]| ^Kantas|[[Kajto]]| //Ekzistas diferenco inter la versio prezentata en la libreto de la disko "Procesio Multkolora" kaj la kantata versio surbendigita. La libreto diras "La spektantoj tute **imponite** postrestas **impresite**" kvankam la voĉo de Ankie van der Meer kantas "La spektantoj tute **impresite** postrestas **imponite**". Tiu versio, pli racia, ankaŭ troveblas en la Kajto-Kantlibro (1995), kiu enhavas partiturojn de pluraj kantoj de la grupo.// --- //[[:wiki:user:zehanonimo|Ricardo Dias Almeida]] 07/05/2008 20:58// ===== Teksto ===== Tuj kiam eksonas la muziko denove ekstazigxas la publiko La pupoj sin prezentas, jen silente, jen temperamente Per la magio de siaj marionetidoloj sorcxinfluigxas la popolo La pupoj gxin kondukas al tranco, per impeta danco Ne gvidate per la trupa veterano Ne direktate per lia virtuoza mano La kunludistoj demonstras kun certeco sian kapablecon Kun sento de respondeco sian kompetentecon Sole sidante malantaux la kurtenoj Allogate per kresxcenda gxojkriad' Rezistas la ludisto de la renoma arlekeno La deziron sin manifesti per denova pupludad' Post la spektakla apoteozo, post la finala grandiozo La spektantoj tute impresite postrestas imponite La artistoj siavice kontentigite adiauxas kortusxite {{tag>litero_m kanto}}