====== Maldormemo mia ====== ^Teksto|Tomas Q Nilsson| ^Muziko|Tomas Q Nilsson| ^Kantas|[[La Perdita Generacio]] (Tomio/Karmao/Karolina)| ===== Teksto ===== Okazas ke mi vidas ion strangan cxe l' plafono, preskaux kiel nekonata flugilet' Momente gxia verda lumo fulmas kiel stelo, kaj cxielo sin enrompas en cxambret' //Refreno:// >Venu, prenu min >Mi sopiradas en profundo >Kiel sorto mi ja estus iri for >Al nekonataj planetaroj aux okuloj dezirantaj iom pli >Cxiam pli Najbaro laboranta en la sama laborejo El la bela domo ri ne pentras plu Tamen songxas malrevante ne kuragxas salti Cxu mi igxis nun tro dika por la tru' //Refreno:// >Prenu min, mi maldormemas kaj esperas ke neniam mi kontentos sub la mur >Kiel sorto mi ja estus iri for >Al nekonataj planetaroj aux okuloj dezirantaj iom pli >Cxiam pli ... kaj matene venas sxtormoj mi vekigxas frue iam spektas renaskigon en silent' {{tag>kanto litero_m}}