====== Malfruiĝo ====== ^Muziko|[[Luis RODRÍGUEZ]], [[Erika ENDER]], [[Ramón AYALA]]| ^Esperanta teksto|[[Rocxjo|Rogier HUURMAN]]| ^Esperanta plenumo|[[La VIPoj]]| ^Tipo|adapto| ^Originala plenumo|[[Luis FONSI]] kun [[Daddy Yankee]]| ^Originala teksto|[[Luis RODRÍGUEZ]], [[Erika ENDER]], [[Ramón AYALA]]|| Tiun kanton la VIPoj verkis kaj prezentis dum la 11a JES 2019/20 en Karłów en Pollando. Ĝi aperis en la muzikalo [[june_kaj_kune]], sed nur la unua strofo kaj rekantaĵo, kantita de 'Mimi' kaj 'Sara'. {{youtube>qOA9YABOcnA?medium}} //Malfruiĝo dum IJK 2022// ===== Teksto ===== Jen, ni longe trajnis kaj busis sed estas nun pretaj por ke venu nova jar’ JES, la renkontiĝo en kiu ni festas kun nova kaj malnova amikar’ Sed, longe ni atendas por la akceptej’ Mi ne antaŭpagis, kiel eblas, vej Certe io fuŝis en kotizkalkulo Nun, devas ni jam hasti al la koncertej’ ĉar koncerton tie faros JoMo, hej devus komenciĝi laŭ programtabulo //Refreno:// >Malfruiĝo, ni pardonpetas pro la malfruiĝo >Ankoraŭ iom daŭros ĝis la amuziĝo >Legu iun libron aŭ ekludu briĝon >Malfruiĝo, tiu estos vere lasta malfruiĝo >Ĉio glate iras en la organizo >Tute ne ekzistas iu ajna krizo (ne paniku 2x) >Daŭre ni starigas lumojn kaj la sonteĥnikon >Sed jam ne plu longe, ĝis havos ni muzikon >Helpu movi kelkajn seĝojn jen por vi defio >Nur la gravaj anoncoj, kaj poste ekos ĉio Se vi vidas zorganton plusendu lin Ĝis tiam simple atendu nin Sciigon tuj glubendu mi Ekskurson morgaŭ mendu vi Du eroj samtempe samsalone en program’gram’ Neniu respondecas prie ŝajne en team’am’ Pri elektraj kabloj ktp mankas ajna scio Nenie, nenie, nenie konekteblas kun vifio Por la lingvokurso mankas projekciilo Kaj ni ne scias kie estas ŝlosilo Malfruo, malfruo, atendu en enuo Ne maltrankviliĝu, ĉar baldaŭ estos ĝuo Dum vi atendas eble aĉetu ian vinon Sed havu vi zlotojn ĉar mankas bankmaŝino Malfruo, malfruo, atendu en enuo Ne maltrankviliĝu, ĉar baldaŭ estos ĝuo Ne eblas nun eniri pro tro multa homtrafiko Starante en la vico vi povas legi Pos-Amikon //Refreno:// >Malfruiĝo, ni pardonpetas pro la malfruiĝo >Ankoraŭ iom daŭros ĝis la amuziĝo >Legu iun libron aŭ ekludu briĝon >Malfruiĝo, tiu estos vere lasta malfruiĝo >Ĉio glate iras en la organizo >Tute ne ekzistas iu ajna krizo (ne paniku 2x) >Daŭre ni starigas lumojn kaj la sonteĥnikon >Sed jam ne plu longe, ĝis havos ni muzikon >Helpu movi kelkajn seĝojn jen por vi defio >Nur la gravaj anoncoj, kaj poste ekos ĉio //Refreno:// >Malfruiĝo, estas nuligita la koncert’ de Kimo >Vere ni bedaŭras pri tiu ĉi avizo >almenaŭ estos la trinkeja kvizo >Malfruo, malfruo, atendu en enuo >Ne maltrankviliĝu, ĉar baldaŭ estos ĝuo >Jam ne daŭros longe, almenaŭ laŭ afiŝo >Malfruo, malfruo, atendu en enuo >Ne maltrankviliĝu, ĉar baldaŭ estos ĝuo >Nur la gravaj anoncoj, la vera amuziĝo >Malfruiĝo ===== Eksteraj ligoj ===== * https://www.youtube.com/watch?v=kJQP7kiw5Fk - "Despacito" (la origina kanto) {{tag>kanto litero_m}}