====== Malgaja dimanĉo ====== ^Muziko|Rezső SERESS| ^Teksto|László JÁVOR| ^E-teksto|Péter KOZMA| ^Origina titolo|Szomorú vasárnap| ^MIDI|{{:muziko:malgaja_dimancxo.mid}}| **Noto:** La kanto mondvaste famigxis (1935), oni nomis ĝin "himno de memmortigantoj" - fakte temis pri buldvard-gazetaj troigoj. En Parizo oni arangxis spektaklon, kie la membroj de la orkestro sur la scenejo unu post la alia "mortigis" sin. La filmo farita pri vivo de la komponisto parte eluzis la misfamon. ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:malgaja_dimancxo.png}} {{youtube>jOqiolytFw4&}} Malgaja dimancxo kun cent blankaj floroj Atendis mi vin kun multege da pregxoj, Pelite la songxon dimancxo forpasis, Kalesx’ de mia cxagren sen vi revenis, De tiu temp’ min suferigas dimancxo, Mi trinkas nur larmon kaj mangxas malgxojon. Malgaja dimancxo! En lasta dimancxo vizitu karulo! Atendos vin flor’ ankaux ecx la cxerko! Estos okultuk’, katafalk' kaj la pastro, Sub floraj arbetoj lasta mia vojo, Malfermaj okuloj lastfoje vin vidas, Ne timu okulojn: ecx morte vin benas. En lasta dimancxo! {{tag>kanto litero_M hungara notoj midi filmo}}