====== Malicaj okuloj ====== ^Esperanta teksto|[[Héctor Jiménez]]| ^Esperanta plenumo|[[Héctor Jiménez]]| ^Tipo|traduko | ===== Teksto ===== La rigardo de viaj okuloj tiom subtilas ĝi penetras ĉies animon, kiu ilin vidas kaj kvazaŭ sunoj nerezisteblaj estas ĝiaj flamoj kaj se oni okulumas ilin estigas amon. (du fojoj) Kaj ĉar vi scias ke vi rigardas naive sorĉege vi faras tion defie, malicoplene ne rigardu, miajn okulojn ĉar mi ne volus ke via lumdona rigardo la mian traboru. (du fojoj) {{tag>kanto litero_m traduko hispana}}