====== maljunulo kaj infano ====== ^Muziko\Teksto| francxesko gucxini (Francesco Guccini)| noto: Ekologiisma fabelo originala titolo: Il vecchio e il bambino ===== Teksto ===== jen iris du homoj maljuna kaj juna promene renkonte al horo vespera pulvora kurteno rugxigis la fonon dum brilis la suno per lumo malvera la vasta ebeno senfine ebenis gxis homa okulo sukcesis alveni malestis hom-spuroj la tutan cxirkauxon nur sombraj konturoj de turoj el fumo la du plupromenis la tago forsvenis kaj la maljunulo plorante parolis kun fora animo malsekaj okuloj postvagis memorojn pri tagoj pasintaj maljunuloj suferas ruinojn pro agxo ne povas distingi realon de revoj maljunuloj ne scias en sia memoro distingi en revoj malveron de vero kaj li diris plue pri tiu ebeno «imagu cxi tion kovrata per greno imagu la fruktojn imagu la florojn kaj gxuu la vocxojn la buntajn kolorojn cxi tie gxis vido en foro sin perdis kreskadis la arboj kaj cxio bril-verdis kaj falis la pluvo kaj markis la sunoj la ritmon por homoj kaj por la sezonoj» ekhaltis la knabo kun stranga mieno cxar antaux li estis tut-nova mir-sceno kaj la majunulon li petis rev-vocxe «mi sxatas fabelojn nun pliajn rakontu.» {{tag>kanto litero_m kasedo}}