====== Malluma nokto ====== ^Muziko|N. Bogoslovskij| ^Teksto|V. Agatov| ^Originala titolo|[[http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%A2%D1%91%D0%BC%D0%BD%D0%B0%D1%8F_%D0%BD%D0%BE%D1%87%D1%8C_%28%D0%BF%D0%B5%D1%81%D0%BD%D1%8F%29|Тёмная ночь]]| ^Kantas|[[wp>Mark_Bernes]]| ^E-teksto|V. Cxernov| ^MIDI|{{:muziko:malluma_nokto.mid}}| Kanto el la soveta filmo [[imdb>tt0320671|Du batalantoj]]. Cxefheroo kantas gxin gitare dum pluva nokto, sidante en fronta terkabano kun gutanta tegmento. La kanto estas tre populara en Sovetunio, kreinta dum Dua Mondmilito. ===== Teksto ===== {{youtube>sDGLFLKa5o4}} {{ :muziknotoj:malluma_nokto.png}} Malluma nokt'. Nur la kugloj fajfadas en sxtorm', Super stepo nur vagas la vent', brilas steloj en foro. Dum tiu nokt' vi, amata, denove sen dorm' Solas cxe la infana lulil' kun sopir' kaj angoro. Kiel mi amas profundon de l'via anim', Kiel mi volas karesi okulojn belajn... Sed nigra step' longas kvazaux baril' inter ni, Kaj la nokto malpaca sur ter' nin disigas kruele. Kredo al vi sxildas min de la fajro, de l'sxtal', Tiu kredo dum cxiu atak' min de kugloj defendas. Do, gxojas mi kaj trankvilas dum morta batal', Cxar mi scias, ke amas vi min kaj fidele atendas. La batalant' malkuragxon ne havas en kor', Kvankam la mort' tre proksime de li sin tenas... Via atend' cxe l'infana lulilo sen dorm' Signas vojon felicxan por mi, kaj mi nepre revenos. ===== Eksteraj ligoj ===== * [[http://ru.wikipedia.org/wiki/%D0%A2%D1%91%D0%BC%D0%BD%D0%B0%D1%8F_%D0%BD%D0%BE%D1%87%D1%8C_%28%D1%84%D0%B8%D0%BB%D1%8C%D0%BC%29|Pri la filmo ruse]] {{tag>kanto litero_m rusa notoj midi akordoj filmo}}