====== Malproksime, tre for ====== ^Teksto / Muziko|Luigi TENCO| ^E-teksto|[[Pier Luigi CINQUANTINI]]| Origina titolo: **Lontano, lontano** ===== Teksto ===== Malproksime, tre for en la tempo io en la okuloj de viro vin pensigos pri miaj okuloj pri l'okuloj vin tiom amantaj. Malproksime, tre for en la mondo en rideto sur la lipoj de alia tiun saman timidon vi trovos kiel mia pri kiu vi mokis. Malproksime, tre for en la tempo la esprim' de vizagxo hazarde pri la mia vin rememorigos la mien' trista de vi amata. Malproksime, tre for en la mondo kun alia vi estos vesperon kaj subite sen ia motivo vi trovos vin parolanta pri mi kaj pri amo jam tre malproksima. {{tag>kanto litero_m itala}}