====== Mandalay ====== ^Teksto|Rudyard Kipling| ^Esperanta teksto|[[wpeo>Poul Thorsen]]| ===== Teksto ===== Cxe l’ Mulmejn-pagodo olda, cxe la mara elegi', knabineto burma sidas, kaj sxi pensas nur pri mi; siblas vent' en palmoj, tintas sonoriloj templaj: ,,Hej, retrovenu, brita Tommi, venu re al Mandalej!" Venu re al Mandalej, la malnova flotilej', cxu vi auxdas la pagajojn de Rangun al Mandalej? Sur la voj' al Mandalej svarmas flugofisxoj plej dum la sun' levigas tondre el Cxinio trans Golfej'! Sxia jupo estis flava, tute verda sxia fez', sxi nomigxis Supi-yaw-lat, laux regxin de Theebaux, jes, kaj ekvidis mi sxin fumi cigaregon blankan, dum sxi idolon kisis kriste — sen kalkul' al kisa sum': Kotfarita la idol' — Granda Buddo laux titol' — lasis sxi idolon, kiam mi ekkisis sxin lauxvol'. Sur la voj' al Mandalej — Dum nebulis rizokampoj kaj subiris suno, ho, sxi ekludis sian banjon, kantis la Kulla-lo-lo! Brak' en brak' kaj vang' cxe vango vidis ni en la haven' vaporsxipojn kaj la hathis laborantajn en katen'. Elefantoj kaj lignaj' en malseka, kota marcx’, kie pro la silentego mankis por parol' kuragx'! Sur la voj' al Mandalej — Sed cxi cxio malaperis — longa tempo, fora ej', kaj neniuj tramoj iras de la Bank' al Mandalej; kaj travivas mi en London sperton de la ekssoldat': ke post vok' el oriento, cxio restas surogat'. Mi sopiras al neni' krom la spicaj gustoj, vi, sun' kaj palmoj, sonoriloj, kiuj tintas pli kaj pli. Sur la voj' al Mandalej — Nauxzas min difekti plandojn sur sxtonacxa la pavim', damna finebul' febrigas min gxis ostoj kaj anim'; konas kvindek servistinojn mi de Chelsea gxis la Strund, babiladas ili amon, sed praktikas nur laux kvant'! Man', vizagxo — nur viand', Dio! Kia cerb-malgrand'! Estas bela dolcxa ino en pli pura, verda land'! Sur la voj' al Mandalej — Sxipu min al oriento, kie estas sen signif’ bon', malbon' kaj Dek Komandoj, kaj potencas la soif! Sonoriloj templaj vokas, mi sopiras tien, cxar cxe l’ Mulmejn-pagodo olda estas vasta vid' al mar’. Sur la voj' al Mandalej, la malnova flotilej', kun februloj sub ombriloj iris ni al Mandalej! Sur la voj' al Mandalej svarmas flugofisxoj plej dum la sun' levigxas tondre el Cxinio trans Goliej’! {{tag>kanto litero_m dana}}