====== Marborda Galopo ====== //Teksto kaj muziko de [[Tarcisio LIMA]]// //La kanto estas omaĝo al la 87-a Universala Kongreso de Esperanto okazinta en Fortaleza (urbo de Tarcísio), Brazilo en 2002.// --- //[[:wiki:user:zehanonimo|Ricardo Dias Almeida]] 24/04/2007 18:27// //En la brazila nordoriento tre abundas la arto de la popularaj trubaduroj, foir-bardoj, tre lertaj kaj spritaj, nomataj "repentistaj" (kantimprovizistoj), kiuj kantas gxenerale duete, akompanante sin per speciala gitaro, "viola nordestina" 10- aux 12-korda instrumento de tre karakteriza tonado, dum poezia defio, lirikbatalo, en kiu cxiu volas per-verse forbati la alian, nepre improvize, pri temoj plejofte proponataj de iu el la auxdantaro de iliaj prezentoj "kantumajxoj". Dum tiuj vervaj interfrapigxoj ili sin esprimas per multspeca stilaro, el kiu la "Galope à Beira-Mar" (Galopo cxeborde de la maro) estas la plej malfacila. Gxi konsistas je dek-versaj strofoj kun dekunu-silabaj versoj, nepre akcentaj la dua, kvina, oka kaj dekunua silaboj, rigore sub la rimoskemo ADE-BC-FGJ-HI, kun FGJ fiksita je "-ar'", en maniero, ke la lasta verso finigxu per vorto/esprimo "(... galopo ... bordo ...) mar'. --- Verkita de [[Tarcísio LIMA]] en la libreto de la disko Verstelaj Brazilajxoj. // ===== Teksto ===== ''E Inviton per rimoj ni kantas gitare, flugante sur versoj al samideanoj, najbaraj popoloj kaj foraj landanoj, per voĉo kantanta sincere kaj klare A kaj kor' kiu vibras eksterordinare. C D G Al ili ni vokas: ĉi-tien, fratar', D B por montri la mondon, ke la lingvo-bar', G# C#m venkite forfuĝis jam de Esperanto, A A#dim E lau versoj kantataj de l' prava kantanto, B7 E G kantanta galopon ĉe l' bordo de l' mar'. B7 E ĉe l' bordo de l' mar'. Ni kantas invite la esperantistojn ĉi-tien, por la okdeksepa kongreso; en jar' dumildua, en plena sukceso, ni ĝuu la artojn, ni ĝuu l' artistojn kaj la instruantojn, poetojn, lingvistojn, uzantojn de lingvo, ne simple de var'! La internacia esperantistar' bonvolu akcepti ĉi nian inviton: ni kune de l' paco refaru la riton, kantante galope, ĉe l' bordo de l' mar'. Al temo kongresa (jen ĝi: "Esperanto: faktor' de moderna civilizaci'") fiere invitas ni ĉiujn el vi – fiere sed milde, sen ĝeno, sen vanto! Favoras al versoj, favoras al kanto, la lingva trezor' de l' genia Lazar', la maroj, la lando de Majstr' Alenkar', la verda ĉeesto de Paul' Amorim' — riĉeco je homoj, graveco kaj rim' en nia galopo, ĉe l' bordo de l' mar'. Sub nia Brazila Esperanto-Ligo kaj sub Cearaa Esperant'-Asocio; sub via bontrov', sub la benoj de Dio, nin ĉiujn kortuŝas ĉi via venigo far ni, cearae, laŭ briza kantigo de nia deziro vin vidi, fratar', sub hela lumbril' de Sudkruca Stelar', sub varma, lumarda sun' de Ceara' membraron de BEL, CEA kaj UEA, kantanta galope ĉe l' bordo de l' mar'. '' '' e|---10-10-10-10-9--7--9-----7--6--7--4--6--2--4--| B|---7--7--7--7-----------------------------------| G|---------------9--7--9-----7--6--7--4--6--3--4--| D|------------------------------------------------| A|------------------------------------------------| E|0-----------0-----------0-----------0-----------| |---10-10-10-10-9--7--6-----7--6--7--4--6--2--0--| |---7--7--7--7-----------------------------------| |---------------9--7--6-----7--6--7--4--6--3--1--| |------------------------------------------------| |------------------------------------------------| |0------------0----------0-----------0-----------| x 2 |0--0--0--0--0-- |0--0--0--0--0-- |5--4--3--2--1-- |6--5--4--3--2-- |6--5--4--3--2-- |0--0--0--0--0-- |10-9--7-- |12-11-9-- |--------- |--------- |--------- |--------- '' {{tag>litero_m kanto}}