====== Margareto ====== ^Teksto|M LUBERTI| ^Muziko|Riccardo COCCIANTE| ^E-teksto|[[Pier Luigi CINQUANTINI]]| Origina titolo: **Margherita** ===== Teksto ===== Mi ne povas plu prokrasti kaj tuj ion devas fari cxar mi devas antaux morgaux tro da ajxoj finprepari kaj se sxi jam endormigxis, mi ne povas ekripozi mi klopodos, ke sxi morgaux ne plu povos min forgesi. Kaj por ke cxi tiu nokto povu venki la malhelon pligrandigxu dolcxa luno kaj plenigu la cxielon. Kaj por ke sur sxia vizagxo reaperu la rideto brilu suno dum morgauxo kaj prilumu sxian portreton. Kaj por ke sxi poste povu kanti l’kantojn jam lernitajn ekkonstruos mi silenton gxis hodiaux ne auxditan vekos mi la geamantojn kaj ecx faros mi proklamon "Ni brakumu nin pli forte cxar sxi tre deziras amon", poste kuru ni sur stratoj kaj ni dancu gxis l’auxroro cxar sxi tre deziras gxojon kaj malamas la rankoron poste per sitel' da farbo kolorigu ni la murojn domojn, stratojn kaj palacojn cxar sxi amas la kolorojn, ni rikoltu cxiujn florojn disflorantajn dum printempo, kaj konstruu ni lulilon por kunkusxi dum amtempo poste flugu ni cxielen kaj ni prenu por sxi stelon pro la Margareta bono, pro la Margareta belo, pro la Margareta dolcxo kaj pro sxia sincereco kaj cxar Margaret' amoras tutan nokton kaj sen cxeso kaj cxar Margareto estas revo kaj gustigas vivon kaj cxar kiel vent' sxi povas suferigi pro l'naivo kaj cxar estas por mi cxio sxi kaj estas mia manio Margaret estas Margareto kaj sxi fine estas mia Margareto estas mia. {{tag>kanto litero_m itala}}