====== Margarit ====== ^Teksto|[[Urszula TUPAJKA]]| ===== Teksto ===== Estis maj' aromis tuta strato kaj floris siringo jam, estis maj' plena de ammalsato, por vi estis nokto dum tag' Jam ni pretaj estis por edzigxo, levita vesto pendis sur la sxnur' kaj subite venis la disigxo, kiam vi lin ekvidis kun sxi… //Refreno// >Margarit kredu ke, ne inde plori ne, ho stulta vi, stulta vi-ii! Margarit sciu do, lin kredi estis tro, diabl'kaptu lin, kaptu lin. Margarit dancu, nu, kaj lin ne amu plu, ho moku lin, moku li-iin Decide diru ne kaj ne bedauxru tre, ho stulta vi, stulta vi!!! Pasis maj' vi povis kun alia arangxi la vivon jxus Pasis maj' kaj pasis amo lia, sed en via koro jxaluz' ne permesas al vi lin forgesi forjxeti lin decide el la kor', estas temp' ja cxi stultajxon cxesi, ne teni lin plue en memor'. //Refreno// {{tag>kanto litero_m esperanto}}