====== Maria ====== ^Kantas|[[Akordo]]| ^Esperanta teksto|[[Roel HAVEMAN]]| ^Tipo|traduko| ===== Teksto ===== Rave vibras aŭgur’ de dolĉa kord’: Maria, Maria, Maria, Maria Ĉiuj plej belaj sonoj de l’ mondo en unu vort’ Maria, Maria, Maria, Maria Maria! Ĵus vidis mi iun Marian De nun en tiu nom’ Resonas varma ton’, Graci’ Maria! Ĵus kisis mi iun Marian, La nomo ravas min Mi cedas al fascin’ Pri ŝi Maria! Diru ĝin, aŭdu la muzikon Flustru ĝin, kaj vi sentos mistikon Maria, Mi ĉiam dirados Maria! ===== Vidu ankaŭ ===== * [[maria julian hernandez|Maria]] de [[Julián Hernández]] ===== Eksteraj ligoj ===== * http://www.tekstoj.nl/esperanto/kantoj/ekzemploj/maria.htm