====== Marista kanto ====== ^Esperanta teksto|[[H. E. Jensen]]| ^Tipo|traduko| ^Originala titolo|Den Sømand han maa lide| ^Originala teksto|[[A. v. d. Recke]]| ===== Teksto ===== La vivo de l’ maristo, nur tre malgxoje pasas gxi, la vivo de l’ maristo, malgxoje pasas gxi: biskvitoj tre malmolaj ne placxas tre al li — hej, komfaldera, hura! ne placxas tre al li. Sed ofte en la sudo per klara vin' kaj tiel plu, sed ofte en la sudo per vin' kaj tiel plu kaj fruktoj li regalas sin cxiun tagon — cxu? hej, komfaldera, hura! sin cxiun tagon — cxu? Sed se subite vokas lin la suferoj de l’ patrin', sed se subite vokas suferoj de l’ patrin', la ankron tuj li levas por urgxa kor-destin' hej, komfaldera, hura! por urgxa kor-destin'! Samtempe li rifuzas al cxiu sorcxa kor-inklin', samtempe li rifuzas al sorcxa kor-inklin' per mano kaj cxapelo al cxiu belulin' hej, komfaldera, hura! al cxiu belulin'. {{tag>kanto litero_m dana}}