====== Marista lulkanto ====== ^Muziko|popola| ^Teksto|Evert Taube| ^E-teksto|[[wpeo>Magda_Bohman|Magda Carlsson (Bohman)]]| ^Originalo|Byssan lull| ===== Teksto ===== Lul-lal-lul, la kaldrono sur brul’, alvenas tri migrantoj survoje, unua, ve, lamul’, la dua, ho, blindul’, la tria ne povas paroli. Lul-lal-lul, la kaldrono sur brul’, cxiele migradas tri steloj, unua blanka jen, la dua rugxas jes, la tria estas luno, la flava. Lul-lal-lul, la kaldrono sur brul’, blovadas tri ventoj surmare, sur Granda Ocean, sur eta Skagerak kaj longe for en golfo Botnia. Lul-lal-lul, la kaldrono sur brul’, veladas tri sxipoj suronde, unua estas bark’, la dua estas brig’, la tria havas velojn cxifonajn. Lul-lal-lul, la kaldrono sur brul’, sxipkest’ havas tri figuretojn, unua estas kred’, kaj dua la esper’, la tria estas amo, la tre rugxa. {{tag>kanto litero_m sveda}}