====== Marista rakonto ====== ^Muziko|[[S. Ibsen Poulsen]]| ^Esperanta teksto|[[F. W. Buenting]]| ^Tipo|nova teksto| ===== Teksto ===== Dum vetero tre malbona en la plena ocean' cxiuj estis sur ferdeko, cxar minacis uragan'. Kaj subite venis ondo; forvisxigxis kamarad'. Antaux ol ni povis helpi falis li tra l’ balustrad', //Rekantajo// >Dank' al Zamenhof, la glora elpensinto, la tuta mondo povas nun kompreni sin! Per boato ni sercxadis tutan tagon kun persist' por al li — en kaz' de morto doni tombon de marist'. Sed en la noktmeza horo, dum momento de trankvil', auxdis ni misteran vocxon kaj aperis li en bril', //Rekantajxo// Kaj li diris: „Kamaradoj! La sercxado cxesu nun, cxar mi estas tre felicxa en la lando de Neptun'. Mi instruas Esperanton. Diru ankaux al patrin', ke mi estas nun la edzo de tre cxarma marvirin'. //Rekantajxo// Kaj li tuj malsuprenigxis al la nova hejmoland', cxar plej kara al li estis Esperanta propagand'. Sed se iam sur marbordo montros sin la marvirin', vi parolu Esperante, kaj sxi tuj komprenos vin. //Rekantajxo// {{tag>kanto litero_m esperanto}}