====== Marista sento ====== Origina titolo: **Sentimiento Marino** ===== Teksto ===== "La maron amis vi" sxi diris kun dolor' dum tremadis de tim' sxia vocx'. Hodiaux gxemas mi pri sxia pura virt' obsedite de tiu admon': "Devas vi elekti vian maron aux min" mi respondis "ne…" sxi nur diris "ve…" Nomigxis sxi Margot', sxin vestis blua jup' kaj la brust' ornamigxis per kruc'. //Refreno:// >Mar', mar', mia fratulo! Mar', via etendajx' dum la sunforpaso min revigas kaj dum revo revivigas mi la skuon de la am'. Mar', tamen mia amo, mar', estas nur por vi: kiam mi atingos la havenon jam Margot' ne plu atendos min. Cxi plendo estas sxtorm' batanta cxe la kor' per malplacxa venteg' de dolor'. Ne plu forgesos mi gxis fin' de mia viv' viajn gxemojn, ho, kara Margot'! "Devas vi elekti vian maron aux min" mi nur diris "ne…" kaj mi auxdis "ve…" La kajoj de Sxanhaj' Londono kaj Dakar' min rimarkis ploranta pro vi. //Refreno// {{tag>kanto litero_m argentina }}