====== Maristo ====== ^Muziko|W. Roloff| ^E-teksto|L. Tammist| ^MIDI|{{:muziko:Maristo.mid}}| ===== Teksto ===== {{ :muziknotoj:Maristo.png}} Vesperigx' bela nun, horizonto en nebul', Rugxas de sunsubir' tie mola nubotul'. De la bord' iras sxip' - vojo al Pacifik' Antaux li. Do, sukceson, amik'! //Refreno:// >Ondoj, suno kaj vent' - solaj kamaradoj tri, Ondoj, suno kaj vent' - cxie estas antaux li. Sed ecx dum la sxtormeg' ne forlasos lin fid', Melodi' super ondoj kaj rid'. Nagxas sxip' kun rapid' al la fremda havenar". Ho, Sxanhaj - varma sun', fora Rio - suda mar'! Sed el cxio, ja, estas plej kara la gxoj', Se li trovas sin sur hejma voj'. >//Refreno// Sed ne povas marist' longe resti cxe la bord', Sekvos nova vojagx' - cxu al sudo aux la nord', Kaj ne tristu cxe l' kaj' pro disigx', karulin', Eble baldaux revidos vi lin. >//Refreno// {{tag>kanto litero_m estona notoj midi akordoj}}