====== Maristo Jansson ====== ^Muziko|sveda meoldio| ^Teksto|Dan Andersson| ===== Teksto ===== Hej o ho, mrnristo Jansson, blovas nun matena vento, tuj Konstancia foriros, pasis lasta nokto do. Cxu vi kisis la patrinon, Stina'n ecx kun plora sento, cxu eltrinkis vi la brandon? — jen kant': Hej o ho! Hej o ho, maristo Jansson, cxu vi timas ke fidelo de l’ knabino translokigxos al alia korhero'? Via koro nun martelas kiel tremas matenstelo. Turnu nazon al la vento, — jen kant': Hej o ho! Hej o ho, maristo Jansson, eble venos via sorto cxe virinoj ne, sed sxarkoj en la sudaj maroj ho! Post koraloj ventsxiritaj embuskadas eble morto, senindulga sed sincera li estas — Hej oho! Eble sidas vi maljuna sur farmej' en Alabama, dum forpasos viaj jaroj malrapide, certe tro Ebla Stina'n vi forgesos je brandglut' en Jokohama, malzorgeme, sed homece, — jen kant': Hej o ho! {{tag>kanto litero_m dana}}